Wird geladen ...
Beim Laden des Inhalts ist leider ein Fehler aufgetreten.
 

kial ne okazas la mirakloj kaj ruiniĝas la ĉielkasteloj

Nachrichten erweitern
  • Yenovk Lazian
    Ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo antaŭ ĉio, kaj ne eblas okupiĝi pri ĝi aŭ flegi ĝin (kiel oni diras germane) NE uzante ĝin skribe kaj
    Nachricht 1 von 1 , 17. Okt. 2012
      Ŝajnas al mi ke Esperanto estas lingvo antaŭ ĉio, kaj ne eblas "okupiĝi pri" ĝi aŭ "flegi ĝin" (kiel oni diras germane) NE uzante ĝin skribe kaj parole.

      La 95%oj de la interŝanĝoj ĉi-liste estas farataj nacilingve. Ĉu ne naivas atendi ke la eksteruloj agnosku Esperanton, konsekvence malagnoskante ĝin per neuzo en la propraj vicoj?

      Oni povas prave kontraŭdiri, ke preskaŭ ĉiuj listanoj kaj aliaj esperantistoj en Bavario estas samlingvanoj, do la uzo de sia propra lingvo estas tute natura afero.

      Jes ja. Sed imagu grupon de ŝakistoj, arkopafistoj, golfoludantoj aŭ poŝtmarkkolektantoj kiuj forlasis la koncernajn ŝatokupojn, t.e. ne ŝakludas, ne pafas arkon, ne ludas golfon, ne kolektas poŝtmarkojn sed nur diskutas la estontecon de la ŝakludo, arkopafado ktp kaj timzorge konstatas ke neniu nova alvenas por ŝakludi, pafi la arkon ktp.

      Oni estu sincera kun si mem, kaj ne forkaŝu strute la kapon en la sablon: la problemo nestas ene, sed tute ne ekstere.

      Kaj anstataŭ demandi: ĉu la homaro bezonas Esperanton? oni prefere demandu: ĉu mi mem bezonas ĝin?

      Yenovk
    Deine Nachricht wurde erfolgreich abgeschickt und wird in Kürze an die Empfänger geliefert.