Wird geladen ...
Beim Laden des Inhalts ist leider ein Fehler aufgetreten.
 

la savopropono de s-ro Grötzner

Nachrichten erweitern
  • Yenovk Lazian
    Espereble iuj (se ne ĉiuj) ricevis la dissenditan alvokon de s-ro Grötzner. Kion oni diru? Pravas ĉu tiuj, kiuj diras ke en la nuna stato kaj formo BELO ne
    Nachricht 1 von 1 , 5. Okt. 2012
      Espereble iuj (se ne ĉiuj) ricevis la dissenditan alvokon de s-ro Grötzner.

      Kion oni diru? Pravas ĉu tiuj, kiuj diras ke en la nuna stato kaj formo BELO ne povas pluekzisti, do estu malfondota.

      Tamen se iu deklaras sin kapabla kaj voloplena plugvidi ĝin, kial finfine oni ne allasu lin/ŝin al la gvidilo? Kaj tiuj, kiuj proas la malfondiĝon, simple fortiriĝu? Ĉu ne taŭgus tia solvo?

      Gravus ja miaopinie serioza redifino de la celoj ambaŭkaze: ĉu kaze de la malfondiĝo, ĉu kaze de la pluvivigo de BELO.

      Mi humile sed firme opinias, ke la pluflegantoj de Esperanto havas nenioman internan kulturan vivon, sed enverŝas la tutan forton en la diskonigadon de la lingvo ekstere.

      Kapjeso, aproba rideto, manpremo de loka moŝteto kaŭzas ondegon da ĝojo, kaj apero de neniondira vica artikoleto aŭ kvinminuta elsendo pri Esperanto fierigas nin ĝiskreve. Kaj jen ekflugas tien kaj reen retmesaĝoj kun la ligiloj: oni parolas pri ni!

      Oni honeste konfesu: la tuta afero forvelkis pro la manko da ideoj, iĝis simila al antaŭhieraŭa malvarma supo, kiun neniu volas kulerumi.

      Sincere,
      Yenovk
    Deine Nachricht wurde erfolgreich abgeschickt und wird in Kürze an die Empfänger geliefert.