Wird geladen ...
Beim Laden des Inhalts ist leider ein Fehler aufgetreten.

602Vinilkosmo produziert nur noch 2x Alben

Nachrichten erweitern
  • ditassp2
    9. Dez. 2010
      Slu/Sal'

      http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=28&lge=e

      *** Konkrete, ni povos realigi du pliajn lancxitajn projektojn ("Brassens plu" kaj la "HHK2"), kaj poste Vinilkosmo devos cxesigi dum la KDoj kaj la elsxutado ne enspezigos suficxe por relancxi novajn eldonprojektojn. ***

      (HHK2= Hiphopa kompilo numero 2; http://hiphopesperanto.blogspot.com = HHK1 )

      ghp, Erik

      ===

      Vinilkosmo dudekjara

      Ekde sia unua produktado en 1990, vinila 4-titola disketo titolita "Amplifiki & la Rozmariaj Beboj", Vinilkosmo produktis plurajn dekojn da albumoj sur KD, kaj proponas katalogon de pli ol cent referencoj. Prezentante nuntempe unikan kaj relative kompletan panoramon de la esperantomuzika aktivado en la mondo, Vinilkosmo antauxvidis ne tiom varbadi specifan muzikon, kiom kontribui al la disvastigo de la universala lingvo kaj ties muziko, kiuj senlime komplicas.

      Laux artista kaj varbada vidpunkto, la iniciato ne mankis stimuli la koncernajn talentojn kaj helpis kelkajn el ili al ne-neglektebla famigxo, tiel kontribuante al disvastigo de la sonojn preter simplaj transponoj de tradicioj al kreajxoj pli karakterizaj, vekante ankaux scivolemon pri esperanto kaj siaj artistoj antaux pli vasta auxskultantaro.

      Sed jen, la agado estas kosta, kaj la nuna konstato maltrankviliga!

      Pro insista peto de la plej junaj por adapti la esperantomuzikon al la novaj teknologioj, Vinilkosmo respondis starigante alternativan distribuadon de ciferecaj versioj de siaj produktoj, bone organizita kaj lauxlegxa.

      Esperante tiel kompensi la disfalon de la diskovendoj konstatita, dum paralele kreskis la intereso por la novaj virtualaj sonportiloj enrete. La iniciato igxis ege tempovora kaj dauxre formangxas bonan parton de la energio de Vinilkosmo.

      Sed bedauxrinde la rezultoj ne alvenas, kaj la streboj, male, ne sukcesas kompensi la perdojn aux instigi al acxetado de KDoj, kvankam sxajne vigligxas la intersxangxoj kaj disauxdigo de esperantomuziko, aux pli bone dirite la plivastigo de ipodoj kaj aliaj mp3-legiloj, kiel oni povas konstati en la diversaj renkontigxoj.

      Nu bone, estas dudek jaroj de pasia agado, pro kio ni volas danki cxiujn kiuj subtenis kaj dauxre subtenas tion kio, fakte, estas ilia realigado tiom kiom tiu de Vinilkosmo. Sed, sen voli kulpigi iun aparte, la iluzio de "cxio senpaga" kiu estas pli ligita al la nova teknologia oferto ol al la individua malbonvolemo, grava demando tamen staras cxi tie kun konscienca gxenerala alvoko.

      Kiamaniere antauxsxirmi la kapaciton de Vinilkosmo por produkti kaj eldoni la artistojn, disvastigi kaj disponigi iliajn verkojn? La debato estas malfermita.

      *** Konkrete, ni povos realigi du pliajn lancxitajn projektojn ("Brassens plu" kaj la "HHK2"), kaj poste Vinilkosmo devos cxesigi dum la KDoj kaj la elsxutado ne enspezigos suficxe por relancxi novajn eldonprojektojn. ***

      Cxi tio koncernas cxiujn kiuj deziras ke la esperanto-muzikproduktado pluvivu. Esperantistoj devas konscii pri la problemo, kaj pli aktive subteni acxetante la muzikajxojn ol provante trovi rimedojn por havigi al si ilin senpage.

      Ne eblas produkti kaj eldoni magie per simpla fingroklako. Produktado kaj eldonado kostegas multe en tempo kaj finance; kaj por tio necesas subtena kontribuado por financi la projektojn de la eldonejo kaj ties artistoj. Neniu organizo subvencias (krom la ricevita premio Onisaburo Degucxi en 2009), kaj la nuraj enspezoj venas el la vendoj de la diskoj kaj de la elsxutoj en nia elsxutejo.

      2011 estos decida jaro, kaj influos por longa tempo la estonton de Vinilkosmo!