Saluton,
mi estas tute nova en tiu listo kaj iomete volas unue prezenti min. Mi estas
Otmar, 33-jara, el Austrio - pli ekzakte el Tirolo.
Venontan monaton ni fondos regionan Esperanto-asocion por la austriaj federaciaj
landoj Tirol, Vorarlberg kaj Salzburg tiel ke la plej norda itala provinco
Trentio-Sudtirolo.
Dum kelkaj monatoj mi ankau diskutis kun prof. Maitzen el Vieno pri aktivecoj
kadre de Esperanto kaj Eklesio che ni en Austrio - kaj nun ankau nia nia
okcident-austria regiono.
Chu iu el vi hazarde jam havas spertojn, koncernante la prezentadon de Esperanto
al kompetentaj personoj pri la fako eklezio?
Eble mi povus imagi persone viziti kelkajn "Pfarren" - pardonu, sed mi forgesis
la Esperantan vorton - kaj tiel prezenti la lingvon Esperanton kaj la rilatojn
inter Eklezio kaj Esperanto, kaj kiel malgranda donaco la libron de Matthias
Ulrich.
Ghis nun okazis ne vere personaj prezentadoj de Esperanto, oni nur forsendis
multajn ekzemplerojn de tiu bonega libro - sed sen rezultato. Pro tio mi tute
preferas personajn vizitojn por ekscii la kialon de ne-reago.
Koran dankon pro viaj proponoj,
Otti
[Die Teile dieser Nachricht, die nicht aus Text bestanden, wurden entfernt]