-- Gekaraj,
atentigo pri aligxlimdato (30a majo 2005)!
Naturkuraca semajnfino (3-5 junio) en Herzberg am Harz kun posta migrado (6-10)
en Nacia Parko Harz!
Moto: "Cxion, kion ni bezonas por resti sanaj, la naturo donacis al ni
grandkvante" - diris la fama pastro Sebastian Kneipp.
Ekkonu pli pri via korpo, pri naturaj kuracmetodoj kaj mem spertu tiujn en la
praktiko.
Programo:
vendredo: interkona vespero, distraj programeroj
sabato-dimancxo: prelegoj de Harald Schicke, vicprezidanto de Internacia
Naturkuraca Asocio (INA) ekz. pri kolesterolo, herbokuracado, ginsengo
Kneipp-terapio en la praktiko
migrado kun akvotretado
E-lingva perfektigxo pri fakortoj de fauxno kaj flauxro
bierseminario
fakultativa partopreno en nokta nagxado kaj sauxnumado en apuda kuracloko Bad
Laurterberg.
Partoprenkotizo: 10 EUR/tago, por tuta semajno 50 EUR (kun la kompletaj servoj
de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.
Tranoktado, mangxado: favorpreze en ICH kaj en najbaraj privatgastejoj (ni
ankorau havas kelkajn lokojn por 5-10 EUR/tago, do frua aligxo estas
rekomendata!).
Aligxojn sendu al la suba adreso. Detalojn pri atingebleco, programo, ktp. ni
sendos en nia konfirmilo.
Kun multaj salutoj:
via ICH-teamo
Ps. mapo, E-lingvaj informoj pri la urbo kaj la regiono estas troveblaj en nia
hejmpagxo kun multaj aliaj programefertoj, lingvokursoj, ktp. dum la tuta jaro.
Bildojn pri ICH vi trovas en nia retalbumo: www.fotos.web.de/esperanto-zentrum
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de
______________________________________________________________
Verschicken Sie romantische, coole und witzige Bilder per SMS!
Jetzt bei WEB.DE FreeMail: http://f.web.de/?mc=021193