Anmelden
Neuer Nutzer? Registrieren
esperanto-hamburg · Esperanto Hamburg
? Bereits Mitglied? Anmelden bei Yahoo!

Tipps für Yahoo! Groups

Gut zu wissen...
Sie können In der Group nach älteren Beiträgen suchen.

Beiträge

  Beiträge Hilfe
Erweitert
GEC/ICH raportas pri Germana Kongreso en Bad König   Beitragsliste  
Antworten | Weiterleiten Beitrag #88 von 358 |
-- Informoj kaj impresoj pri la 82a Germana Esperanto-Kongreso en Bad König

Perdis multon cxiuj, kiuj ne partoprenis la variajn kaj altnivelajn fakajn kaj
kulturajn programerojn de la kongreso! (Pri la novelektita estraro kaj kusido de
kelkaj fakasocioj mallonge skribis d-ro U.Mathias.)

Jen pli da detaloj pri la eventoj de vere bonsukcesa jara kunveno de
Esperantistoj en Germanio.

Herbert Meyer, la estro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno informis pri
novajxoj (translokigxo, kataloglaboro, ktp.) kaj respondis la demandojn de
interesigxantoj.
Antaux la fakprelego far la Nobel-premiito Prof. Reinhard Selten pri "La
distribuo de lingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro" Georgo Handzlik prelegis
kaj montris interesajn bildojn pri la Euxropa Parlamento kaj la lingvaj
problemoj.

Halina Gorecka kaj Aleksandr Korjxenkov el Kaliningrad prezentis la gazeton La
Ondo de Esperanto kaj la aktivecon de la eldonejo Sezonoj.

Je nomo de GEA Alois Eder kaj Zsofia Korody skizis novan koncepton rilate al
Esperanto-instruado en Germanio. Enkadre de la Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj (1-3
oktobro 2005) la unuan fojon okazos en Germanio fakseminario kaj
spertintersxangxo por cxiuj, kiujn interesas kaj koncernas la nuno kaj estonto
de Esperanto-instruado.

Werner Pfennig el Neubrandenburg lerte gvidis la informhoron pri la agado de
landaj ligoj en Germanio. Estis interese auxdi novajxojn el la opaj federaciaj
landoj.
Estas dezirinde, ke dum la 83a Kongreso en Braunschweig en 2006 cxiuj landaj
ligoj multnombre reprezentigxu, kaj prezentu sin por digne festi la 100-jaran
jubileon de GEA.

Kiel reprezentanto de Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA), Peter Zilvar
rakontis pri la kelkjara agado, rezultoj kaj informis pri aktualaj kursofertoj,
fakseminarioj kaj la klerigsistemo por estontaj E-aktivuloj, E-instruantoj ktp.

Estis interese auxskulti la fakprelegojn de Aleksandr Korjxenkov pri Cxehxov kaj
Halina Gorecka pri la 750 jaroj de Kenigsbergo/Kaliningrado, kiu vekis apartan
intereson de la auxskultantoj.

D-ro Petro Chrdle ne nur raportis en impresiga formo pri E-novajxoj, arangxoj
kaj novaj eldonoj el Cxehxio, sed ankaux zorgis pri vendado de interesaj
E-libroj.

Aparte menciindas la distraj vesperoj: krom iom da jxaz-muziko, pluraj movadaj
kaj viglaj kantoj de la konata Esperanto-bardo Georgo Handzlik el Silezio
versxajne longe restos en la memoro la teatrajxo "La 90a naskigxtago" t.e.
Dinner for One en perfekta E-enscenigo de Judith kaj Thomas Bormann.
GEA-prezidanto Andreas Emmerich donis en legxera formo abundajn informojn pri la
regionaj vinproduktoj. Kompreneble la gustumado de diversaj vinoj kreis bonegan
etoson.
La bonan etoson dum tiuj tri eventoplenaj tagoj povis gxui ankaux la cxeestantaj
eksterlandaj gastoj el Bulgario, Francio, Kubo, Svislando.

Gratulojn al la nova estraro, dankon al LKK pro la bona kaj zorgema organizado,
la bonaj mangxajxoj, belaj ekskursoj, bonkora gastigado en Bad König.

Gxis revido en 2006 en BRAUNSCHWEIG, en la 83a JUBILEA (100-jara) KONGRESO de
GEA !!!!

Kelkajn bildojn vi povas vidi en la fotoalbumo Bad König 82a GEK cxe
www.esperanto-zentrum.de (butono trovigxas sub menupunkto: Kontaktoj) aux cxe
fotos.web.de/esperanto-zentrum.

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de


______________________________________________________________
Verschicken Sie romantische, coole und witzige Bilder per SMS!
Jetzt bei WEB.DE FreeMail: http://f.web.de/?mc=021193






Die 10. Mai 2005 13:21

esperanto-zentrum@...
Mail senden Mail senden

Weiterleiten Beitrag #88 von 358 |
Beiträge erweitern Verfasser Nach Datum sortieren

-- Informoj kaj impresoj pri la 82a Germana Esperanto-Kongreso en Bad König Perdis multon cxiuj, kiuj ne partoprenis la variajn kaj altnivelajn fakajn kaj...
esperanto-zentrum@...
Mail senden
10. Mai 2005
19:39
Erweitert

Copyright © 2009 Yahoo! Deutschland GmbH. Alle Rechte vorbehalten.
Datenschutz - Allgemeine Geschäftsbedingungen - Richtlinien - Hilfe