-- Komencigxis la unika projekto por Esperantigi gxemelurbajn kontaktojn
Urbestroj Gerhard Walter el Herzberg am Harz kaj Tadeusz Wrotkowski el Gora
utiligos Esperanton.
Je la 17a de marto 2005 ambaux urbestroj konkludis en Gora (Malsupra Silezio)
estonte uzi Esperanton kiel pontlingvon.
Estas planoj en Gora krei ecx Esperanto-centron por Pollando. En Malsupra
Silezio oni trovis kompetentan Esperanto-teamon por la realigo de tiu cxi
"historia evento".
La intenco estas je vasta bazo instrui instruistojn, lernantojn, sportasociojn,
kulturgrupojn kaj civitanojn, kaj poste uzi Esperanton por diversaj duflankaj
kontaktoj.
Sur la frontpagxo de la hejmpagxo de Gora estas videbla urbestro Tadeusz
Wrotkowski kun la E-reprezentantoj Andreo Kiszkiel kaj Wladyslawa Kujaczynska en
la urbodomo. La 21an de aprilo ni ricevis la informon, ke jam nun 3 grupoj
(urbaj dungitoj, instruistoj kiuj poste instruos en la lernejoj kaj lernantoj
cxefe de la gimnazio) eklernas Espernaton.
Vidu: www.gora.trol.pl
En Herzberg ICH (Interkultura Centro Herzberg) ofertas plurajn diversgradajn
kursojn dum la sekvaj monatoj.
Vidu: www.ic-herzberg.de
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de
______________________________________________________________
Verschicken Sie romantische, coole und witzige Bilder per SMS!
Jetzt bei WEB.DE FreeMail:
http://f.web.de/?mc=021193