Anmelden
Neuer Nutzer? Registrieren
esperanto-hamburg · Esperanto Hamburg
? Bereits Mitglied? Anmelden bei Yahoo!

Tipps für Yahoo! Groups

Gut zu wissen...
Sie können einen Termin in der Group festlegen.

Beiträge

  Beiträge Hilfe
Erweitert
ICH statistiko el Herzberg   Beitragsliste  
Antworten | Weiterleiten Beitrag #84 von 358 |

-- La unuaj 10 semajnoj de ICH en 2005

Por havi klaran bildon kaj respondi la demandon de interesigxantoj, kion atingis
la nova Interkultura Centro Herzberg dum la unuaj programplenaj monatoj, ni
prezentas iom da statistiko de nia jarkomenca agado.

Partoprenintoj:

En la gxisnuna 70-taga periodo en 2005 ni organizis Esperanto-programojn kaj
kulturkunvenojn dum entute 34 tagoj kaj havis 51 vizitintojn. El inter ili 10
venis el 7 diversaj landoj: Britio, Danio, Hungario, Japanio, Litovio,
Luksemburgio kaj Pollando. Krome dum 17 tagoj ni kaj niaj gastoj povis gxui la
cxeeston de litova volontulino, do esti en vere internacia Esperantlingva medio.

Estis nia honoro akcepti kelkajn esceptokazajn gastojn: Claude Nourmont
(vicprezidantino de UEA kun sia edzo) kaj Barbara Pietrzak (Pola Radio).

Okazintaj programoj:

3 lingvokursoj:
2 kursoj okazis por komencantoj: 13 personoj komencis lerni Esperanton, 6
dauxrigas havante 2 studhorojn po semajno.
Por progresintoj ni ofertis tutsemajnan paroligan-perfektigan kurson:
antauxtagmeze 4 studhoroj, posttagmeze 2-hora ekzercado kun faka gvidado de
spertaj instruistoj, vespere 2-horaj organizitaj E-lingvaj kulturaj kaj distraj
programeroj, t.e. tage minimume 8-hora E-lingva paroltempo.

3 fakseminarioj (studsesio por instruontoj, prelegoj pri komputado kun
ekzercado, seminario pri la Kosmologio de Martinus) kun averagxe 5-hora preleg-
kaj diskuttempo po tago.

2 interkulturaj vesperoj kun averagxe 8 partoprenintoj.

Helpis nian laboron 5 gastprelegintoj: Alois Eder, vicprezidanto de GEA,
Reinhard Plüger estrarano de GEA, Sebastian Kirf, Ole Therkelsen (Danio), Rita
Valciukaite (Litovio).

Turismaj programoj:
Kun lokaj gvidantoj okazis regulaj urborigardadoj en Herzberg, vizito al aliaj
urboj, eksursoj, migrado, sportado (glitkurado, nagxado) en Bad Lauterberg, Bad
Sachsa, Goslar, Hanovro, Lonau, Northeim, Sieber, entute 14 ekskursoj en la
regiono cxirkaux Herzberg kaj en la Harz-montaro.

Anstataux diri pli pri niaj rezultoj, jen
kelkaj citajxoj el nia gastlibro:

„Estas tre bone, ke vi organizis bonordan bibliotekon/arkivon…. . Plenan
sukceson al via lauxdinda entrepreno.”
„Mi esperas trovi kun vi la vojon reen al Esperanto.”
„Esperinde mi havos aliajn okazojn por profiti el la interkultura centro.”
„Estas inde lerni tiun cxi internacian lingvon. Kaj aldona donaco: ni ekkonis
karajn homojn surloke” (traduko el la germana).
„Mi tre gxojas, ke mi havis tiun okazon por esti cxe vi en Herzberg, … mi gxuis
cxiun sperton, kiun mi ricevis dum tiu semajno, mi vere vidas, ke nun mi pli
volas uzi Esperanton cxiutage.”

Al niaj diversnivelaj lingvokursoj, fakseminarioj kaj internaciaj renkontigxoj
ni invitas cxiujn interesigxantojn, kiuj sxatus lingve perfektigxi en vera
Esperanta medio, gxui amikan etoson kaj havi belajn travivajxojn.

Kun multaj salutoj en la nomo de ICH-teamo:

Zsofia Korody

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: 05521-5983
www.ic-herzberg.de


__________________________________________________________
Mit WEB.DE FreePhone mit hoechster Qualitaet ab 0 Ct./Min.
weltweit telefonieren! http://freephone.web.de/?mc=021201







Fr 15. Apr 2005 23:22

esperanto-zentrum@...
Mail senden Mail senden

Weiterleiten Beitrag #84 von 358 |
Beiträge erweitern Verfasser Nach Datum sortieren

-- La unuaj 10 semajnoj de ICH en 2005 Por havi klaran bildon kaj respondi la demandon de interesigxantoj, kion atingis la nova Interkultura Centro Herzberg...
esperanto-zentrum@...
Mail senden
16. Apr 2005
15:54
Erweitert

Copyright © 2009 Yahoo! Deutschland GmbH. Alle Rechte vorbehalten.
Datenschutz - Allgemeine Geschäftsbedingungen - Richtlinien - Hilfe