Gekaraj,
mi salutas el Francujo, kie mi vojagxas kun mia familio cele al
kastelo Gresillon. Dume mi plu traktas aligxojn al la Hamburga Somero. Estas
jena problemo:
Sinoro Berbard Reiffsteck el Strasbourg, Francujo, anoncis
sin kun tri kunvojagxantinoj kiel gastoj por vespere jxauxde la
24-an de julio. Se ili ne alvenos tro malfrue ili partoprenos
en nia somera festo kaj ecx pagos po 10 EUR.
Ili petis gastigon dum unu nokto per Pasporta Servo.
Cxar ni jam jesis al aliaj por tiu nokto kaj havos tial jam ses
gastojn, ni bedauxrinde ne povas akcepti ilin. Kiu el vi sxatus
tranoktigi ilin? Ili kunportos dormsakojn kaj estus ecx kontentaj
sen litoj. Ili intencas forvojagxi vendrede jam frumatne por atingi Lund en suda
Svedujo.
Se vi povas gastigi ilin, ecx se nur sur planko, bonvolu respondi
lauxeble baldaux al
Lars.Soezueer@...
Salutas
Lars