Anmelden
Neuer Nutzer? Registrieren
esperanto-hamburg · Esperanto Hamburg
? Bereits Mitglied? Anmelden bei Yahoo!

Tipps für Yahoo! Groups

Gut zu wissen...
Sie können einen Termin in der Group festlegen.

Beiträge

  Beiträge Hilfe
Erweitert
la kongreso   Beitragsliste  
Antworten | Weiterleiten Beitrag #36 von 358 |
From: w-bormann@...
To: Lars.Soezueer@...
Sent: 10. Juni 2003 16:13:50
Subject: la kongreso

> Kara Lars,
> bonvolu helpi al mi, ke la sekvanta informo atingos la HES-anojn, cxefe gxian
> estraron. Do vi bonvolu arangxi la dissendadon en la reto. Dankon!
>
> Karaj gesamideanoj,
>
> hierau mi revenis el Kaufbeuren (Allgäu/Algovio) de la 80-a Germana
> Esperanto-Kongreso. Mi estis la sola alveturinto el Hamburgo, do mi
> rapidas informi vin cxiujn. Jxaudon cxi-semajne mi ne venos al la klubo
> pro arangxajxo en Augustinum, venontsemajne mi trovigxos en Pollando, poste
> denove io en Augustinum.
> La kongreson vizitis iom pli ol 100 personoj; 94 estis en la nomlisto de
> tiuj kiuj gxustatempe anoncis sin. Estis multaj salutvortoj en la kongresa
> libro kaj akcepto cxe la urbestro ktp.
>
> Afisxojn kiujn vi petis min kunporti hamburgen mi ne trovis tie.
>
> G r a v e g a a f e r o : Ekzistas papero "Sympathie-Erklärung für
> Esperanto", supozeble Kerstin havas ekzempleron (mi kunportos la mian kiam
> mi venos al la klubo). GEJ nepre bezonas amason da subskriboj de homoj sub
> 27 jaroj, alie gxi perdos sian statuson cxe la ministerioj (kaj eble
> subvenciojn). Do cxiu klubmembro bonvolu instigi siajn infanojn, nepojn,
> najbarojn, lernejanojn ktp al subskribo.
>
> La j a r c x e f k u n v e n o havis 52 vocxdonintojn, t. e. 5 % de la
> tuta membraro (1163 esperantistoj). La Federacia Lando Hamburgo staras en
> la listo de GEA kun 38 membroj (37 en GEA, 1 en GEJ). Paralelajn ciferojn
> mi diros dum klubkunveno. La estraro petis vocxdonadon pri tri proponoj:
>
> 1a) Kombinajxo de kotizaltigo kaj acxetstimulado. La jara membrokotizo al
> GEA kresku de nun 46 euroj al 52 euroj, t. e. je 6 euroj; samtempe cxiu
> paginto ricevos kuponon en valoro de 10 euroj kiel pagilon cxe varoj
> (libroservo) au servoj (kongresoj, kursoj, ekzamenoj). Diskutante mi nomis
> tion sagxa ideo, sed mi ankau diris, ke gxuste la nuna tempo estas tre
> malfavora por kotizaltigo. 16 vocxoj aprobis la kontizaltigon, 18 rifuzis,
> 18 faris sindetenon, ankau mi ne sciante kion la HES-estraro opinius. Do
> tiu propono malsukcesis.
>
> 1b) Ne plu ekzistu Schnuppermitgliedschaft, cxar tio evidentigxis tute ne
> sukcesa. Akceptita kontrau 1 vocxo kaj 4 sindetenoj.
>
> 2) Estu nova "Fördervereinbarung zwischen dem DEB und der Esperanto-Gruppe
> xy" - cxiuj diskutoj okazis en la germana, bedaurinde. Gxis nun grupo
> simple subtrahis 20 % de la enkasigitaj GEA-kotizoj por si mem; pri kio
> estas "funkcianta grupo" la kasisto gxis nun ne estis malgrandanima. Ekde
> nun regu ordo! Grupo havu miniumume 10 membrojn. La estraro de GEA prijugxos
> la laborkvaliton de cxiu monricevonta grupo. La subvencio estu 7 euroj po
> loka GEA-membro. Estis amaso da kritikaj vocxoj. Sed la fina vocxdono
> montris: 43 aprobo, 3 rifuzo, 6 sindetenoj, ankau mi ne sciante kion la
> HES-estaro opinius.
>
> 3) La Germana Esperanto-Kongreso 2005 okazu en Michelstadt/Odenwald dum la
> semajnfino, en kiu estas la Cxielirtago, gxis gxia dimancxo. Pentekosto ne
> eblos pro samloka festo "Foiro de Abeloj". Pri Neubrandenburg 2004 ja jam
okazis
> la decido en la pasinta jaro. Mi kunportos aligxilojn por Neubrandenburg kun
> hotelmendilo.
>
> Kunveno de l a n d a j l i g o j havis preskau 30 partoprenintojn, gvidis
> gxin Alois Eder. Gxia temo estis la Esperanto-instruado, de instruistoj kaj de
> instruantoj.
> La redaktoro de la revueto de AGEI, Eugen Schneider, Kolonjo, suferas por
> ekstrema manko de materialo. Neniu sciis pri la laboroj de Klaus en Wentorf,
> nur mi pro lia prelego en la Hamburga klubo. Granda miro! Kaj la forta
> deziro, ke Klaus bonvolu diskonatigi siajn spertojn.
> Montrigxis, ke okazas kaj lerneja laboro kaj kursoj. Kio mankas tio estas
> la reciproka informado. Alois eldiris la esperon, ke en la kvar partoj de
> Germanio po unu samideano estu preta kolekti kaj kribri la informojn por
> pludono al li kaj al Ursula (Niesert, la afergvidantino de GEA); nun cxion
> sendi al la GEA-oficejo en Freiburg ne helpos, cxar sxi tie jam dronas en
> alsendajxoj.
> Pri la nordo: Werner Pfennig (Mek-Pom) ne povas tion fari nun preparanta la
> kongreson de 2004, s-ro Ehrlich rezignis pri Bremeno, Schl.-H. ne estis
> reprezentita, cxar Christian Darbellay faris cxiujn laborojn por la nuna
> kongreso enkau tiujn en Keufbeuren mem, Niedersachsen ? Zilvar ja nun
> transprenis la oficon de cxefa organizanto de ekzamenoj. Cxies okuloj
> direktis sin esperoplenaj al Hamburgo, sed mi ne povis jesi. Cxu iu el vi
> legontoj pretas?
>
> Sincere salutas cxiujn Werner Bormann
>
>
>
----- Original Message End -----




Die 10. Juni 2003 19:32

sencay
Offline Offline
Mail senden Mail senden

Weiterleiten Beitrag #36 von 358 |
Beiträge erweitern Verfasser Nach Datum sortieren

From: w-bormann@... To: Lars.Soezueer@... Sent: 10. Juni 2003 16:13:50 Subject: la kongreso...
Lars Sözüer
sencay
Offline Mail senden
10. Juni 2003
19:32
Erweitert

Copyright © 2009 Yahoo! Deutschland GmbH. Alle Rechte vorbehalten.
Datenschutz - Allgemeine Geschäftsbedingungen - Richtlinien - Hilfe