Anmelden
Neuer Nutzer? Registrieren
DEJ-Forum
? Bereits Mitglied? Anmelden bei Yahoo!

Tipps für Yahoo! Groups

Gut zu wissen...
Sie können In der Group nach älteren Beiträgen suchen.

Beiträge

  Beiträge Hilfe
Erweitert
Re: Aktuelles zum IJK und IS   Beitragsliste  
Antworten | Weiterleiten Beitrag #576 von 582 |
Re: [DEJ-Forum] Betrifft: Aktuelles zum IJK und IS

Kara Lu,

mi nur Åatus diri, ke ĉijare ne tiom malbonis la gazetara agado dum IS, dank al viaj gazetarkomunikoj. Venis du ĵurnalistinoj de la Oberhessische Rundschau (kaj aperis du artikoloj). Krome mi estis intervjuita je HR4 en la regionaj novaĵoj. Tio estas laÅ­ mi jam sufiĉe bona rezulto.

Sekvontjare estas iomete pli malfacile, ĉar JES ne okazas en iu regiono de Germanio, sed eble tamen ni sukcesas iel .

Amike
Felix



2009/1/9 Elisabeth <elli.laika@...>

Kara Lu kaj aliaj,

vi pravas ke estis malmulta varbado tiucela en la listoj.
Almenaux en la retpagxaro de GEJ kaj en Facebook estis anoncoj kaj
dum la IJK en Hungario okazis granda kvizo.

Mi aldonas ke ne estis germana versio de la retpagxaro pro sistemaj
malfacilajxoj. Sed almenaux ni cxerpas kelkajn fresxajn junulojn el
la projekto sub_18 de Leo. Temas pri semajnfino okazanta dufoje
jare.

Vi pravas ke la informado al gazetaro estis malbona kaj scias ke vi en
tiu kampo spertas. Mi instigos ke sekvajare oni pli agu en tiu kampo.

Kaj jes ja, grandega renkontigxo povas forpeli homojn.

SED, ecx kun bonega varbado mi pensas ke la partoprenantaro ne
superus 200 homojn kaj dauxre ekzistus tiu malkontento de la kerna
partoprenantaro pri la du apartaj renkontigxoj.
Tiu malkontento estis la cxefa kialo por kunigi la du. Ankoraux ne
estas decido por cxiam, sed unujara provo.

Hm, mi esperas ke mi ne ripetis min. Facile okazas.

Amike,
Elisabeth

Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand schrieb:


> Saluton!
>
> Elisabeth skribis je 07.01.2009, 16:30 h:
>
> E> Tamen sufiche multaj celgrupanoj de la IS veturis al
> E> Pollando, tiel ke la IS daure malkreskis
>
> Bv. pardoni, ke mi demandas min, chu tio estas la sola
> kauzo? Mi jhus trarigardis la retliston "DEJ". La serchilo
> trovis la vorton "Biedenkopf" nur ekde kelkaj tagoj. Dum la
> tuta jaro 2008 estis shajne neniu komuniko pri la tiam
> venonta IS 2008/9. Mi ankau ne trovis iun raporton pri la
> antaua IS 2007/8 en "DEJ". (En
> http://de.groups.yahoo.com/group/DEJ-Forum/message/551 mi
> demandis pri tio, la 16an de januaro 2008.) Chu iu sendis
> informojn pri IS al aliaj retlistoj? Au aliloken? Ekzemple
> al "esper-inform"?
>
> Kio pri nacilingva informado? Mi audis, ke ne plu estas
> respondeculo pri amaskomunikilaj rilatoj. Lau mi tiaj
> raportoj povas stimuli la intereson, char unuflanke kelkaj
> homoj legas rekte kaj aliflanke oni parolas kaj skribas pri
> la raportoj en la Esperanto-gazetaro. Por ne paroli pri tio,
> ke nacilingva informado kreas interesitojn, sekve
> lernantojn, parolantojn kaj aktivulojn.
>
> Mi konscias, ke Esperanto-aktivuloj ghenerale malmulte
> shatas okupighi pri amaskomunikila informado. Pli facile oni
> bedauras, ke la ghenerala publiko ne interesighas pri
> Esperanto; kaj ke la Esperanto-parolantoj ne interesighas
> pri la propra oferto. Oni mem jes ekscias pri Esperanto ofte
> el amaskomunikiloj - sed oni ne pretas kontribui je tio, ke
> poste ankau aliaj tiel ekscias. Tiel estis jam en mia
> GEJ-tempo dum la okdekaj jaroj kaj che pli malpli chiu
> Esperanto-asocio, kiun mi konas. Tial mi neniel volas
> kritiki tion, nur atentigi pri la mekanismo.
>
> E> kaj estis malbona situacio ke homoj devis decidi. Kiel
> E> ano de la organiza teamo mi ege malshatis tiun situacion
> E> ke chiam kelkaj amikoj estis en Germanio kaj kelkaj en la
> E> AS.
>
> Tion mi komprenas - kvankam iel tio ja estas ghenerala parto
> de la vivo, ke oni ne povas samtempe festi kun chiuj siaj
> amikoj.
>
> E> Oni ne povas elcherpi chiujn fortojn kontaubatalante
> E> la volon de la plejparto de la partoprenantoj kiuj
> E> preferas la kunigon.
>
> Lau mi la homoj, kiuj shatas festi en komuna JES en
> Pollando, simple iru tien; ankau la ghisnunaj organizantoj
> de IS, se ili deziras. Kial ne?! Oni ne devigu au instigu
> homojn al malfelicho.
>
> Lau la ghisnunaj opiniesprimoj restos kelkaj, kiuj ne shatos
> la vojaghon au pro aliaj kauzoj volas iri al Germanio, eble
> char ili loghas ech pli okcidente, eble en Francio au
> Belgio. Mi do supozas, ke kelkaj junuloj shatos resti en
> Germanio kaj festi tie. Chu oni decidu au akceptu, ke
> prefere ili restu hejme au festu en ne-esperanta etoso?
>
> E> Se la JES bone funkcis, tiam estas planita ke ghi okazu
> E> unu jaron en Pollando kaj alian jaron en Germanio.
>
> En la germana jaro la vojagho do estos longa por la homoj el
> oriento...
>
>
> La problemo estas iel ghenerala problemo de Esperantujo; ghi
> ne ekzistas nur ekde IS kaj AS. Unuflanke la homoj shatas la
> varman etoson de la grupo. Aliflanke estas iuj homoj, kiuj
> deziras progreson kaj kreskon de Esperantujo. Bedaurinde jen
> konflikto - longdaura kresko venas al siaj limoj. Oni povas
> diskuti, chu vintra renkontigho de 150 homoj estas jam
> granda au chu nur ekde 300 homoj, 400, 500 ... - chiukaze en
> iu momento venas la decido, chu limigi la kreskon au chu
> krei novan renkontighon.
>
> Mi estas tre certa, ke jam ekde 150 homoj oni forpelas
> kelkajn, kiuj ne plu venas, char ili sentas sin malbone en
> tia amaso; ju pli da homoj, des pli da nekonataj vizaghoj;
> tio simple kreas malkomforton che iuj homoj. Krome estas la
> problemo de la domoj - ju pli grandaj, des pli malmultaj kaj
> ankau ofte iom pli multekostaj.
>
> Sur
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj
> vi vidas la statistikon de la Esperanto-renkontighoj en
> Germanio kaj de AS. Kreskis IS ghis 350 homoj - ekstagnis
> (kaj refalis). Kreskis IF ghis ch. 150 homoj kaj plu nur
> kresketis. Kreskis PSI ghis ch. 150 homoj kaj same plu nur
> kresketis (poste falis iom kaj rekreskis). Plia signifa
> kresko de la suma nombro eblis nur per la aldono de AS, NR
> kaj SOMERE. (Bv. konscii, ke la kresko ghis ch. 1990 estis
> eksponenciala, chiujare + ch. 10 %, poste ghi estis nur
> lineara, chiujare + ch. 20 partoprenantoj.)
>
> Se oni volus zorgi ankau pri tiuj, kiuj deziras malpli
> grandajn renkontighojn, oni jam multe pli frue devus fondi
> plian IS-on (au ion similan). Tion ni fakte diskutis en GEJ
> jam dum la okdekaj jaroj. Mi estas tre certa, ke la suma
> partoprenantaro de Esperanto-renkontighoj multe pli kreskus,
> se tiam ni realigus tion. Tio signifus ankau pli da vario
> kaj elektebleco.
>
> Mi volonte legas viajn komentojn, chu liste, chu persone.
>
> Sincere
>
> Lu




Sam 10. Jan 2009 16:19

germondano
Offline Offline
Mail senden Mail senden

Weiterleiten Beitrag #576 von 582 |
Beiträge erweitern Verfasser Nach Datum sortieren

Da laut http://de.groups.yahoo.com/group/DEJ/ Diskussionen dort "unerwünscht" sind, rege ich an, hier weiter zu diskutieren. ... Lau mia impreso nur parte AS...
Lu Wunsch-Rolshoven
esperantolandde
Offline Mail senden
5. Jan 2009
23:14

... Tamen sufi&#265;e multaj celgrupanoj de la IS veturis al Pollando, tiel ke la IS da&#365;re malkreskis kaj estis malbona situacio ke homoj devis decidi. ...
Elisabeth
elijah_122000
Offline Mail senden
7. Jan 2009
15:30

Mi subtenas la eldirojn de Elisabeth. Krome ankau en TEJO-tutmonde aperis artikolo, kiu kritikis tiun cxi dividon de vintra Esperantujo. Du danoj cxijare ecx...
Felix Zesch
germondano
Offline Mail senden
7. Jan 2009
17:30

Saluton! Elisabeth skribis je 07.01.2009, 16:30 h: E> Tamen sufiche multaj celgrupanoj de la IS veturis al E> Pollando, tiel ke la IS daure malkreskis Bv....
Lu Wunsch-Rolshoven -...
esperantolandde
Offline Mail senden
8. Jan 2009
13:22

Kara Lu kaj aliaj, vi pravas ke estis malmulta varbado tiucela en la listoj. Almenaux en la retpagxaro de GEJ kaj en Facebook estis anoncoj kaj dum la IJK en...
Elisabeth
elijah_122000
Offline Mail senden
9. Jan 2009
22:26

Pardonu, sed iu miskomprenis ion: 2009/1/9 Elisabeth <elli.laika@...> Ankoraux ne estas decido por cxiam, sed unujara provo. ...
Carolin Verena Hö...
carolin_hoetzl
Offline Mail senden
10. Jan 2009
9:08

Saluton! Mi sentas en la jena eldiro "Organizantoj decidu, cxu estas unujara provo aux ne, kaj eble diru al partoprenontoj / membroj kaj ne mensogu." la ideon,...
Felix Zesch
germondano
Offline Mail senden
10. Jan 2009
10:16

Kara Lu, mi nur Åatus diri, ke ĉijare ne tiom malbonis la gazetara agado dum IS, dank al viaj gazetarkomunikoj. Venis du ĵurnalistinoj de la Oberhessische ...
Felix Zesch
germondano
Offline Mail senden
10. Jan 2009
16:19
Erweitert

Copyright © 2009 Yahoo! Deutschland GmbH. Alle Rechte vorbehalten.
Datenschutz - Allgemeine Geschäftsbedingungen - Richtlinien - Hilfe