Mi sentas en la jena eldiro
"Organizantoj decidu, cxu estas unujara provo aux ne, kaj eble diru al partoprenontoj / membroj kaj ne mensogu."
la ideon, ke la organizantoj ion organizus, kion la plimulto de la membroj ne volas. Ne la organizantoj decidu tion, sed baze la jar^cefkunveno de GEJ decidas sekvontjare, ^cu ili revolas havi ISon. Tiel ili taskigos la estraron. GEJ ne estas dikaturo, sed demokratio. Tamen en demokratio, ne nur la elektitoj laboras. Devas movi^gi ankau la elektantoj kaj ne sufi^cas ^ciun duan jaron elekti estraron, kaj ^ciun jaron plendi, ke io ne estis lau ies volo. Se vere la plimulto de GEJ estas por okazigo de aparta IS kiel en Biedenkopf, tiam ^gi povas tion esprimi en la jar^cefkunveno. Supozeble devas tiam iu trovi^gi, kiu ^gin organizas, ^car supozeble Rolf tion ne faros kaj demisios. Sed se estas plimulto en la jar^cefkunveno, tiam espereble ankau iu por tio volontulas. Kaj se ne estas plimulto, tiam simple JES okazas lau la volo de la plimulto de la membraro (kiu ne nepre estas la volo de ^ciu unuopa membro). Jen demokratio.
^Car la jar^cefkunveno de GEJ aprobis okazigon de la JES kun grandega plimulto, kaj ne antauvideblas el la vidpunkto de la organizantoj je nuna momento
1) mala plimulto en la sekvontjara jar^cefkunveno (eble ^car ^gi okazas en JES, sed tion ankau la J^CK decidis)
2) iu, kiu pretas gvidi la okazigon de ISo en Germanio kiel posteulo de Rolf (nekonsiderante nun la volon de la KKRenanoj, kiuj lau mia impreso plejparte ^gojas pro la JES)
ne estas senchava nun komuniki, ke estas unujara provo. ^Gi ankau estus dujara au trijara provo, ^car ^ciam la J^CK povas decidi ion kontrauan. La IS ankau iam okazis "^ciam ^cirkau silvestro ie en Germanio", sed nun la jar^cefkunveno decidis ^san^gi tion. Oni ne povas antauvidi finon. Kaj el hodiaua vidpunkto estas
La estraro de GEJ faras plejparte, kion la membroj volas. Se la membroj volas ion, ili povas tion au dum la jar^cefkunveno pli malpli devige por la estraro, au dum aliaj okazoj kalkulante je la (lau mi reala) boneco de la estraranoj. La plej tauga maniero ^san^gi ion ene de GEJ estas i^gi estrarano au e^c prezidanto, kune kun amikoj, kaj fari kion oni kredas esti la volo de la membraro (kio ne nepre estas la propra, lau mia sperto).
Krome mi ^satus aldoni, ke kio estas en la vikipedio ne nepre estas vero, kaj ke mi atendas ankorau oficialan komunikon de la estraroj de GEJ kaj PEJ pri JES.
Amike
Felix
2009/1/10 Carolin Verena Hötzl <carolinverena@...>
Pardonu, sed iu miskomprenis ion:
2009/1/9 Elisabeth <elli.laika@...>http://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_E-Semajno:
Ankoraux ne estas decido por cxiam, sed unujara provo.
La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aran^go (...) ^Gi okazas ^ciujare dum unu semajno en alia loko de Meza Europo.
Organizantoj decidu, cxu estas unujara provo aux ne, kaj eble diru al partoprenontoj / membroj kaj ne mensogu.
(Elli, tio ne estas kontraux vi. Mi jam dum IS rimarkis ke diversaj homoj fakte varbas per du paradoksaj frazoj.)
Carolin