Saluton!
Elisabeth skribis je 07.01.2009, 16:30 h:
E> Tamen sufiche multaj celgrupanoj de la IS veturis al
E> Pollando, tiel ke la IS daure malkreskis
Bv. pardoni, ke mi demandas min, chu tio estas la sola
kauzo? Mi jhus trarigardis la retliston "DEJ". La serchilo
trovis la vorton "Biedenkopf" nur ekde kelkaj tagoj. Dum la
tuta jaro 2008 estis shajne neniu komuniko pri la tiam
venonta IS 2008/9. Mi ankau ne trovis iun raporton pri la
antaua IS 2007/8 en "DEJ". (En
http://de.groups.yahoo.com/group/DEJ-Forum/message/551 mi
demandis pri tio, la 16an de januaro 2008.) Chu iu sendis
informojn pri IS al aliaj retlistoj? Au aliloken? Ekzemple
al "esper-inform"?
Kio pri nacilingva informado? Mi audis, ke ne plu estas
respondeculo pri amaskomunikilaj rilatoj. Lau mi tiaj
raportoj povas stimuli la intereson, char unuflanke kelkaj
homoj legas rekte kaj aliflanke oni parolas kaj skribas pri
la raportoj en la Esperanto-gazetaro. Por ne paroli pri tio,
ke nacilingva informado kreas interesitojn, sekve
lernantojn, parolantojn kaj aktivulojn.
Mi konscias, ke Esperanto-aktivuloj ghenerale malmulte
shatas okupighi pri amaskomunikila informado. Pli facile oni
bedauras, ke la ghenerala publiko ne interesighas pri
Esperanto; kaj ke la Esperanto-parolantoj ne interesighas
pri la propra oferto. Oni mem jes ekscias pri Esperanto ofte
el amaskomunikiloj - sed oni ne pretas kontribui je tio, ke
poste ankau aliaj tiel ekscias. Tiel estis jam en mia
GEJ-tempo dum la okdekaj jaroj kaj che pli malpli chiu
Esperanto-asocio, kiun mi konas. Tial mi neniel volas
kritiki tion, nur atentigi pri la mekanismo.
E> kaj estis malbona situacio ke homoj devis decidi. Kiel
E> ano de la organiza teamo mi ege malshatis tiun situacion
E> ke chiam kelkaj amikoj estis en Germanio kaj kelkaj en la
E> AS.
Tion mi komprenas - kvankam iel tio ja estas ghenerala parto
de la vivo, ke oni ne povas samtempe festi kun chiuj siaj
amikoj.
E> Oni ne povas elcherpi chiujn fortojn kontaubatalante
E> la volon de la plejparto de la partoprenantoj kiuj
E> preferas la kunigon.
Lau mi la homoj, kiuj shatas festi en komuna JES en
Pollando, simple iru tien; ankau la ghisnunaj organizantoj
de IS, se ili deziras. Kial ne?! Oni ne devigu au instigu
homojn al malfelicho.
Lau la ghisnunaj opiniesprimoj restos kelkaj, kiuj ne shatos
la vojaghon au pro aliaj kauzoj volas iri al Germanio, eble
char ili loghas ech pli okcidente, eble en Francio au
Belgio. Mi do supozas, ke kelkaj junuloj shatos resti en
Germanio kaj festi tie. Chu oni decidu au akceptu, ke
prefere ili restu hejme au festu en ne-esperanta etoso?
E> Se la JES bone funkcis, tiam estas planita ke ghi okazu
E> unu jaron en Pollando kaj alian jaron en Germanio.
En la germana jaro la vojagho do estos longa por la homoj el
oriento...
La problemo estas iel ghenerala problemo de Esperantujo; ghi
ne ekzistas nur ekde IS kaj AS. Unuflanke la homoj shatas la
varman etoson de la grupo. Aliflanke estas iuj homoj, kiuj
deziras progreson kaj kreskon de Esperantujo. Bedaurinde jen
konflikto - longdaura kresko venas al siaj limoj. Oni povas
diskuti, chu vintra renkontigho de 150 homoj estas jam
granda au chu nur ekde 300 homoj, 400, 500 ... - chiukaze en
iu momento venas la decido, chu limigi la kreskon au chu
krei novan renkontighon.
Mi estas tre certa, ke jam ekde 150 homoj oni forpelas
kelkajn, kiuj ne plu venas, char ili sentas sin malbone en
tia amaso; ju pli da homoj, des pli da nekonataj vizaghoj;
tio simple kreas malkomforton che iuj homoj. Krome estas la
problemo de la domoj - ju pli grandaj, des pli malmultaj kaj
ankau ofte iom pli multekostaj.
Sur
http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj
vi vidas la statistikon de la Esperanto-renkontighoj en
Germanio kaj de AS. Kreskis IS ghis 350 homoj - ekstagnis
(kaj refalis). Kreskis IF ghis ch. 150 homoj kaj plu nur
kresketis. Kreskis PSI ghis ch. 150 homoj kaj same plu nur
kresketis (poste falis iom kaj rekreskis). Plia signifa
kresko de la suma nombro eblis nur per la aldono de AS, NR
kaj SOMERE. (Bv. konscii, ke la kresko ghis ch. 1990 estis
eksponenciala, chiujare + ch. 10 %, poste ghi estis nur
lineara, chiujare + ch. 20 partoprenantoj.)
Se oni volus zorgi ankau pri tiuj, kiuj deziras malpli
grandajn renkontighojn, oni jam multe pli frue devus fondi
plian IS-on (au ion similan). Tion ni fakte diskutis en GEJ
jam dum la okdekaj jaroj. Mi estas tre certa, ke la suma
partoprenantaro de Esperanto-renkontighoj multe pli kreskus,
se tiam ni realigus tion. Tio signifus ankau pli da vario
kaj elektebleco.
Mi volonte legas viajn komentojn, chu liste, chu persone.
Sincere
Lu
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
7a SOMERE, ch. 1a ghis 15a de augusto 2009, vershajne Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
http://www.esperantoland.org/nr/
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...