Kelkaj homoj eble ankau ne vidas la organizajn problemojn de malgranda IS. Krom la tiala bugxeta deficito (proksimume 1000 EUR), en malgrandaj junulargastejoj, kiuj tauxgas por tiom malgranda partoprenantaro, ankau malabundas seminariejoj, oni ne povas inviti tiom da famaj artistoj, cxar ne eblas financi ilian alvojagxon ktp. Ne indas organizi tuttagan ekskurson en malgranda IS, cxar tiam la IS-ejo tute malplenas kaj programeroj havas maltro da auxskultantoj.
Malgranda IS ne estas kiel granda IS sed kun malpli da partoprenantoj. Malgranda IS estas tute alia IS.
La cxefa tasko de la organizantoj estas nun trovi la ecojn de la IS, kiuj placxas al la partoprenantoj kaj mankas en AS. Andi nomis jam kelkajn, sed indas eble pli sisteme tion esplori, ekzemple per reta enketo.
Kaj kiel Elisabeth diris, la JES ne nepre devas cxiam okazi en Pollando. Por unua sperto tio tamen certe tauxgas, cxar la ejo en Zakopane estas pruvita kaj malfacilas taksi nun, kiom da homoj venos al JES. Sed eble la junulargastejo en Dresden povas esti tauxga ejo (eble tro granda), aux ecx tiu de Naumburg (eble tro malgranda).
Se iu volas sxangxi ion, necesas simple aktivigxi. La estraro de GEJ certe ne faras tiujn aferojn por gxeni vin, sed simple cxar estas lau gxia takso la plej bona dauxrigo. Estas iomete kiel en trajno: Vi nur povas sxangxi la direkton, se vi sidas en la lokomotivo. Kunveturi en la vagonoj nenion sxangxas.
Amike
Felix
> Lau mia impreso nur parte AS kaj IS havis la saman celgrupon. Shajne
> al AS veturis homoj, kiuj pretis akcepti "iom pli simplajn
> cambrojn" kaj kiuj deziris "pli malaltan kotizon". Krome lau mia
> impreso homoj loghantaj pli oriente grandparte veturis al AS, dum al
> IS veturis pli da homoj el Germanio kaj el okcidento.
Tamen sufiĉe multaj celgrupanoj de la IS veturis al Pollando, tiel ke
la IS daŭre malkreskis kaj estis malbona situacio ke homoj devis decidi.
Kiel ano de la organiza teamo mi ege malŝatis tiun situacion ke ĉiam
kelkaj amikoj estis en Germanio kaj kelkaj en la AS.
Oni ne povas elĉerpi ĉiujn fortojn kontaŭbatalante la volon de la
plejparto de la partoprenantoj kiuj preferas la kunigon.
Se la JES bone funkcis, tiam estas planita ke ĝi okazu unu jaron en
Pollando kaj alian jaron en Germanio.
Amike,
Elisabeth