Saluton,
venis letero de Aktion Mensch, invitante nin (nu, fakte Eo-junularo Berlin)
al la junulara foiro "respect our future". Gxi en 2008 okazas de 12a gxis
14a de Junio en Duisburg (Landschaftspark Duisburg-Nord).
Laux la priskribo sxajnas ke tio povus esti pli nia celgrupo ol ekzemple
"YOU". Eble kelkaj interesigxantoj rigardu la retpagxon
http://www.respect.de/jugendmesse/, kaj ankaux iru tien.
Sxajnas, ke cxi-jare ne plu eblas iel kiel standumanto partopreni, sed eble
tio estos tauxga por la sekva jaro.
Pauxlo